JEN LA LANDO DE LA SONGXOJ
Tie cxi, vi malkovros tion, kio estas la lucidaj songxoj.
Ankaux vi povos renkonti aliajn songxonauxtojn.


LUCIDAJ SONGXOJ:

KIO ESTAS TIO KAJ KIEL SONGXI TIEL

Lucida songxo estas kiam oni songxas dormante kaj oni scias gxin. Multaj homoj songxas lucide cxiun tagon sen problemo kaj gxuas la eblojn, kiujn donas songxi lucide. Sed multaj homoj ne memoras havi tiajn songxojn aux vere ili ne havas songxojn lucidajn kaj ili perdas la senlimajn eblojn, kiujn la songxoj havas.

La lucidajn songxojn oni povas havi sen atendi ilin, sed eblas fari ekzercojn por esti konscia dum oni dormas. Por iaj personoj estas pli facila ol por aliaj. Esti konstanta estas grava afero. Ne malanimigxu kaj se pasas multa tempo sen rezultoj, ripozu dum unu aux du semajnoj kaj ne zorgu pri gxi.

La unua pasxo por atingi la konsciecon en la songxoj, estas plibonigi la songxan memoron. Por gxi estas la plejbona kielo, skribi la songxojn jxus vekigxi. La kialo estas facile komprenebla: oni forgesas la songxojn facile kaj rapide, ecx kiam oni havis songxojn tre klarajn kaj oni pensas ke ne eblas forgesi gxin.

Legi iujn songxojn, kiujn oni skribis, rigardante la detalojn. Speciale, rigardi la detalojn per kiuj, eblus ekkompreni ke oni songxas. Ekzemple: flugantaj homoj aux porkoj, parolantaj bestoj... kaj tiel plu.

Dum la tago, oni devas kontroli la realajxon. Se oni faras gxin plurfoje cxiun tagon, la kontrolado helpos nin cxar la realajxo ne funkcias kiel funkcias la songxa realajxo. La ripetitaj agoj kutimas aperi en la songxoj kaj versxajne ni faros kontrolon frue aux malfrue dum la songxo. La pruvado ne funkcias cxiam sed iam funkcios. Havi la gxustan sintenon dum la kontrolado estas grave. GXi ne funkcios se oni kontrolos auxtomate. Oni devas kontroli konscie.

Tipaj kontroladoj:

La horlogxo: Se oni estas en songxo, la horlogxo ne funkcias kiel kutime. La montriloj movigxas freneze kaj en la ciferaj horlogxoj, la nombroj sxangxigxas hazarde, aux eblas vidi vortojn anstataux la nombroj.

La salto: Se oni saltas en songxo, eblas resti sur la aero, atingi malkredeblan altecon, aux se oni revenus grunden, la revenado eble estus tre malrapida. Se oni restas sur la aero, estas bona sxanco por flugi.

La karto: Oni povas fari malgrandan karton kun vorto aux frazo. Ekzemple, oni povas skribi en la karto: "CXu mi songxas?". La frazo ne estas grava; oni povas skribi ion ajn sed plejbone se la frazo rilatas al realeco kaj malrealeco. Kiam oni rigardas en songxo la karton, eblas ke la vortoj sxangxigxas aux movigxas aux estas malklaraj. Kutime, estas malfacila legi en songxoj. Do se vi suspektas ke vi songxas, legu ion!.

Tiuj cxi estas nur ekzemploj. Oni povas pensi aliajn kontroladojn por malkovri cxu oni songxas aux ne.

Kiam finfine ni trovigxas en songxo, ni estas en mondo sen fizikaj limoj kaj nia imago metas aux malmetas la limojn. Bona regado eble estos malfacila kaj la trejno eble estos longa.

La komencantoj povas komenci farante agojn kiel flugi, movi ajxojn sen tusxi ilin, pensi pri ie, kien vojagxi sen movigxi. Praktiki tiujn cxi ekzercojn estas rekomendinda por lerni kiel movigxi en songxoj kaj gxui la liberecon, kiun oni havas en ili. Tamen, ni devas memori ke la songxoj ankaux montras informon al ni pri aferoj atentindaj aux atentendaj. Do, lasu iom da libero al la songxoj.

  Legu unikode - Lingvo: Español
   
 

La forumo ne plu funkcias.
La retejo momente restos sen forumo.

   
 

Retpoŝto

NOMO:

RETADRESO:

AFERO:

MESAGXO